Mi ĝis nun ne legis pri iuj aktivaĵoj por havi Google-Doodle je la 26-a
de julio 2012. Mi memorigas pri la kazo, ke en 2009 (vidu la sube ligitan
artikolon de Esperantic Studies Foundation) Google festis kun ni la 150an
naskiĝtagon de Ludoviko Zamenhof. Supozeble pli ol 2.000.000 homoj aŭdis
pri Esperanto je tiu tago. Estus bele denove havi GoogleDoodle. Por atingi
tion Esperanto-parolantoj el multaj partoj de la mondo devus skribi al
Google (laŭeble eventuale ankaŭ al la naciaj reprezentejoj).
Por proponi: proposals@google.com
Legu eventuale ankaŭ la artikolojn en la angla: http://www.google.com/doodle4google/doodler.html
http://www.google.com/doodle4google/history.html
http://www.google.com/doodles/finder/2012/All%20doodles
Kiel mi jam skribis supre, eble taŭgus krom skribi al
proposals@google.com ankaŭ iom
aktivi en forumoj de Google aŭ provi havi la kontaktadresojn de lokaj
Google-respondeculoj. Nur tiel supozeble atingeblas, ke la grafikistoj
kreas GoogleDoodle kaj ke ĝi vaste aperos en la mondo.
Mi skribis en la angla la jenon (tradukite): Saluton, je la 26-a de julio
okazos la 125-a datreveno de la unua libro pri Esperanto
(Esperanto-naskiĝo). Mi tre ĝojus se Google povus festi tiun gravan tagon
per GoogleDoodle. Martin Schäffer, Meksiko.
Inventu viajn proprajn tekstojn. Kompreneble ili devus esti klaraj,
bonstilaj kaj ĝentilaj. Skribu laŭeble en la angla kaj aldone en via
propra lingvo. Subskribu kaj menciu vian landon (tio gravas, ĉar nur tiel
la GoogleDoodle aperus en plej multe da landoj)
Por vidi la kompletan raporton en la angla kaj Esperanta lingvoj, klaku
ĉi tien:
http://dok.esperantic.org/EsperantoGoogleDoodle.pdf